Blazono de Trinidado kaj Tobago

La Blazono de Trinidado kaj Tobago estis dezajnita de komitato formita en 1962 por selekti la simbolojn kiuj estos reprezentaj de la popolo de Trinidado kaj Tobago. La komitato inkludis faman artiston Carlisle Chang kaj la dezajnisto George Bailey. La palmo pinte de la blazono devenas el la blazono de Tobago antaŭa al la politika unuigo kun Trinidado. La florkrono reprezentas la kronon de la monarkio de Granda Britio, koloniisto de Trinidado kaj Tobago je la epoko de la sendependeco. La ŝildo havas la samajn kolorojn (nigra, ruĝa kaj blanka) kiel tiuj de la nacia flago kaj portas la saman signifon. La orkoloraj ŝipoj reprezentas Santa María, La Niña, kaj La Pinta: la tri karaveloj de Kristoforo Kolumbo uzataj en sia veturado al la “Nova Mondo”. La du birdoj en la ŝildo estas kolibroj. Trinidado estas foje aludata kiel la “Lando de kolibroj” ĉar estis registritaj pli da 16 diversaj specioj de kolibroj en la insulo. “Lando de kolibroj” ŝajne estis ankaŭ la indiĝena nomo de Trinidado. La du plej grandaj birdoj estas la Skarlata ibiso (maldekstre) kaj la Ruĝecvosta ortalo (dekstre), nome naciaj birdoj de Trinidado kaj Tobago respektive. Sub la Skarlata ibiso estas tri montetoj, reprezente la Trinity Hills (Triunuaj Montoj) en suda Trinidado (Triunuo), kiu, laŭdire, konvinkis Kolumbon por nomigi la insulon laŭ la Sankta Triunuo. La insulo sub la Ruĝecvosta ortalo reprezentas Tobagon. Sub la birdoj, la insuloj kaj la maro estas la nacia moto, "Together We Aspire, Together We Achieve" nome (Kune ni klopodas, kune ni atingas).

Blazono de Trinidad kaj Tobago