Blick estas svisa taggazeto. Kun eldono de 275 275 ekzempleroj (2004)) ĝi estas la 2-a plej granda taggazeto de Svislando post la senpaga gazeto 20 Minuten. Blick estas bulvarda gazeto. La labortaga Blick estas dividita en novaĵparto kaj sportparto. En la dimanĉa eldono aldone aperas la Magazino, kiu sin komprenas kiel vivstil-magazino. Ek de 2008 la novaĵparto kaj la sportparto ne plu estas disigitaj sed interkonektitaj sen klaraj limoj.

Gazetara Domo Ringier en Zuriko – redaktejo de Blick

Historio redakti

La gazeto estis lanĉita en la jaro 1959 de la eldonejo Ringier kiel unua svisa bulvarda gazeto kun eldono de 50 000 ekzempleroj. En tiu tempo la eldonejo per Blick rikoltis fortan kritikon de la tradicia gazetaro kaj politikistoj pro ĝia fokuso al krimoj, sekso kaj sporto. Malgraŭ ĉiu kritiko la gazeto havis en alemana Svislando grandan sukceson. En la 1980-aj jaroj la gazeto sub la gvido de la tiama ĉefredaktoro Peter Uebersax situis dekstre populisme. Hodiaŭ la gazeto estas konsiderata maldekstra kaj liberala. Ek de la jaro 1969 dimanĉe aperas la frata gazeto de Blick nome Sonntagsblick (kun eldono de 300 300).

Malkresko de la eldono redakti

Ek de kelkaj jaroj en Svislando aperas tuta serio da senpagaj gazetoj, kiuj havas pli-malpli bulvardan stilon kaj vivas nur de anoncoj. Tiu-ĉi senpaga konkurenco kaŭzis, ke Blick perdis konsiderindan parton de la merkato, ĉar la nombro de spontaneaj aĉetoj malkreskis, pro la fakto, ke la homoj povas senpage informiĝi en la intertempe 4 senpagaj taggazetoj de Zuriko, kiu estas la hejmurbo de Blick. Aldoniĝas ankaŭ la konkurenco el la interreto, per kiu la grandaj tagogazetoj kanibaligas sin mem, ebligante al la ĝenerala publiko senpage legi la gazeton rete.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti