Blovado estas unu el multaj teknikoj por generi sonojn en muziko. Instrumentoj, kiuj tiamaniere produktas tonojn, nomiĝas blovinstrumentoj.

Tekniko je la ludado de blovinstrumentoj redakti

Je blovinstrumentoj oni impulsas aerkolonon en cilindra instrumentokorpo per blovado al osciladoj. La blovtekniko kaj la formo de la buŝaĵo povas esence influi la sonkarakteron. Tono ankaŭ estas generebla per preterblovado: per akra ekblovado oni generas je lignaj blovinstrumentoj anstataŭ la bazotono pli altan naturtonon, je latunaj blovinstrumentoj oni atingas tio per pliigita lipstreĉado. Per cirkulspirado tono povas kontinue kaj seninterrompe plusoni.

  • La variaj pozicioj de la lipoj dum la blovado nomiĝas buŝteno.
  • La pli aŭ malpli rapida, milda aŭ malmilda aperado de tono je la blovado nomiĝas ekoscilado.

La komplika individua maniero de la blovbruetoj malfaciligas la provon generi la sonon de blovinstrumentoj elektronike.