Cyanocitta

(Alidirektita el Bluaj garoloj)

La genro Cyanocitta estas amerika genro de garoloj, paserinaj birdoj de la familio de Korvedoj. Cyanocitta inkludas nur du el la amerikaj garoloj; ili estas ĉefe bluaj, krestaj birdoj kiuj diferenciĝas pro la amplekso de la blua koloro. Ties teritorioj ĝenerale ne koincidas.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cyanocitta
Blua garolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cyanocitta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pro la ĉefa eco la tuta grupo povas esti konata ankaŭ kiel Bluaj garoloj, sed ĉar unu el la du specioj estas tre konata specio nome la Blua garolo, tiu termino estas uzata ĉefe por tiu specio, kvankam la alia specio nome Stelera garolo estas eĉ pli blua ol la unue menciita.

Specioj redakti