Stelera garolo
La Stelera garolo (Cyanocitta stelleri) estas garolo, tio estas birdo de la familio de Korvedoj kaj ordo de Paseroformaj, indiĝena de okcidenta Nordameriko, tre rilata al la Blua garolo, kiu estas la alia membro de sia genro kaj troviĝas en la resto de la duonkontinento, sed el kiu tiu diferenciĝas pro nigraj kapo kaj supra korpo. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Longkresta garolo, Montogarolo kaj Pingarolo. Ĝi estas la ununura krestogarolo okcidente de la Roka Montaro.
Stelera garolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Stelera garolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Calocitta stelleri (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiLa Stelera garolo montras grandan gamon de regiona variado tra sia teritorio. Birdoj kun nigrecbrunaj kapoj el nordo grade iĝas pli blukapajn sude. La Stelera garolo havas pli malgrandan bekon kaj pli longajn gambojn ol la Blua garolo kaj havas multe pli markitan kreston. La kapo estas nigrecbruna kun tre kontrastaj helbluaj strioj en la frunto. Tiu malhela koloro nuanciĝas el la ŝultroj al suba ventro al helbluo. La unuarangaj flugilplumoj (suba dorso) kaj vosto estas tre bluaj kun malhela nigreca striado simila al tiu de la Blua garolo sed ne markanta tiom grandajn kaj rimarkindajn kvadratojn kaj ne tiom difinitaj; krome estas nenio blanka ĉe la Stelera garolo. Resume oni povas konsideri, ke temas pri tutblua birdo kun nigraj kapo kaj ĉirkaŭaj partoj.
Disvastiĝo kaj habitato
redaktiĜi loĝas ĉe la tuta okcidenta flanko de Nordameriko el Alasko norde al Centrameriko sude kaj oriente ĝis sudokcidenta Teksaso, tute anstataŭante la Bluan garolon en plej parto de tiuj areoj. Oni informis pri iom da hibrididado kun la Blua garolo en Kolorado. La Stelera garolo loĝas en arbaro de koniferoj kaj miksita, sed ne en komplete densaj arbaroj, kaj postulas malferman spacon. Ili kutime vivas en aroj pli grandaj ol de 10 individuoj. Ili foje vivas en malaltaj teroj kaj ĝis tiom alte kiom ĝis la arbolimo, sed tio estas rara. Ili estas komunaj en homaj setlejoj kaj agrikulturaj areoj se estas proksimaj arbaroj.
Dieto
redaktiIli estas ĉiomanĝantaj kaj ties dieto estas ĉirkaŭ dutrione planta materialo kaj triatrione animala materialo. Ili manĝas kaj surgrunde kaj en arboj: la dieto de la Stelera garolo konsistas el ampleksa gamo de semoj, nuksoj, beroj kaj aliaj fruktoj. Ili manĝas multajn tipojn de senvertebruloj, ovojn, etajn rodulojn kaj birdidojn, dum glanoj kaj pinsemoj formas ĉefan mangoxresurson foje en la jaro. Ĝi estas ofta vizitanto je piknikoj kaj kampadejoj kie manĝas ĉion ajn kion homoj donas al ili.
Reproduktado kaj nestumado
redaktiLa nesto estas kutime en konifero sed foje estas konstruita en arbotruo. Simila laŭ konstruo al tiu de la Blua garolo, ĝi kutime estas iomete pli granda (25 al 43 cm), uzante multajn naturajn materialojn aŭ el restaĵoj, ofte miksita kun koto. La ino demetas 2 al 6 ovojn dum la reprodukta sezono. La ovoj estas ovoformaj kun ioma brila surfaco. La fonkoloro de la ovoŝelo estas palaj variantoj de verdoblua kun brunaj aŭ olivverdaj makuletoj. Kutime estas la ino kiu kovas dum 17 al 18 tagoj.
Voĉo
redaktiKiel ĉe aliaj garoloj, ties alvokoj estas variaj kaj inkludas krakadon kaj gorĝecajn sonojn tro multnombraj por listigi. Ĉefe la alarmalvoko estas akra naza "gvao". Ili imitas ankaŭ la krion de la Ruĝvosta buteo, kio havas la rezulton ke aliaj bridoj kaj predantoj malplenigas la manĝareojn kiam alproksimiĝas la Stelera garolo.
Nomo
redaktiTiu birdo ricevas sian nomon laŭ la germana naturalisto Georg Wilhelm Steller kiu malkaŝis ĝin en 1741 (Evans 1986).
Provinca Birdo
redaktiLa Stelera garolo estas la provinca birdo de Brita Kolumbio.
Fotaro
redakti-
Pentraĵo de Robert W. Hines, USFWS
-
Nacia Parko Yosemite, Kalifornio
-
Nacia Parko Yosemite, Kalifornio
Literaturo
redakti- BirdLife International (2004). Cyanocitta stelleri. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
- Cyanocitta stelleri. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 27 February.
- Evans, Howard Ensign. (1986) Daniel Halpern (ed): Antæus on Nature. Londono: Collins Harvill, p. 24.
- Goodwin, D. 1976. Crows of the World. Seattle, University of Washington Press.
- Greene, E., W. Davison, W. Davison, and V. R. Muehter. 1998. Steller's jay - Cyanocitta stelleri. The Birds of North America No. 343.
- Madge, S. and H. Burn. 1994. Crows and Jays: A Guide to the Crows, Jays and Magpies of the World. Boston, Houghton Mifflin.
Eksteraj ligiloj
redakti- Paĝo de la Laboratorio de Ornitologio de la Universitato Cornell dediĉita al la Stelera garolo, inklude voĉon
- Suda Dakoto Birdoj kaj Birdumo – Informaro kaj fotoj de la Stelera garolo
- Lynx Edicions[rompita ligilo] ĉe Interreta Birdokolekto
- Fotaro de Stelera garolo VIREO, (kun foto de ovaro)
- U.S. Geological Survey[rompita ligilo] pri Stelera garolo
- Pentraĵo de Stelera garolo de ManguSuLover