La Bluventra koracio, Coracias cyanogaster, estas birda membro de la familio de koraciedoj, kiu reproduktiĝas tra tropika Afriko sude de Saharo, kaj precipe en mallarĝa zono el Senegalo al nordorienta Kongo. Ĝi estas loĝanta, krom kelkaj lokaj sezonaj movoj, en humida savano dominata de arboj Isoberlinia.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bluventra koracio

Coracias cyanogaster
Coracias cyanogaster
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Koraciedoj Coraciidae
Genro: Coracias
Coracias cyanogaster
(Cuvier, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bluventra koracio estas granda birdo, preskaŭ la grando de monedo 28–30 cm longa kaj 112-178 gr peza (la masklo) kaj 110-150 gr (la ino). Ĝi havas malhelverdan (aŭ malhelbrunan) dorson, blankecajn (aŭ tre helbrunajn) kapon, kolon kaj bruston, kun la resto de la plumaro ĉefe blua. Inter helbruneca brusto kaj blua ventro estas rimarkinda meza limo, kiu rimarkigas la bluan ventron, kio nomigas la specion. Plenkreskuloj havas du longajn vostodirektilojn (6 cm). Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkolora versio de plenkreskulo.

La Bluventra koracio estas rimarkinda en sia forta rekta flugo, kun la brilbluoj de la flugiloj kontrastege kun la malhela dorso kaj pala kapo, kaj la vostodirektiloj malantaŭe.

Tiu ĉi estas komuna birdo de varma malferma kamparo kun kelkaj arboj. Tiuj koracioj ofte ripozas elstare sur arboj, fostoj aŭ kabloj, kiel gigantaj lanioj, dum gvatado de arakidoj, skaraboj, termitoj, formikoj kaj aliaj grandaj insektoj kiujn ili manĝas kaptinte ilin surgrunde kaj kvinono dumfluge. Ili estas solecaj aŭ en etaj grupoj, en Eburbordo ekzemple de 4 ĝis maloftaj grupoj de 20 individuoj.

La ceremonio memmontrada de tiu ĉi specio estas flugo kiel de vanelo, kun turniĝoj kaj akorbataĵoj. Ĝi nestumas en arbotruo.

La voĉo de la Bluventra koracio estas akra ga-ga-ga.

Tre disvastigita kaj komuna tra ties granda teritorio, la Bluventra koracio estas klasita kiel Malpli Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti