Boada de Campos [boAda deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Boada de Campos estas komprenebla etimologie kiel Oksejo de Kampartero.

Boada de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34305
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 4° 52′ U (mapo)41.983055555556-4.8666666666667Koordinatoj: 41° 59′ N, 4° 52′ U (mapo) [+]
Alto 741 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Boada de Campos (Provinco Palencio)
Boada de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Boada de Campos
Boada de Campos
Situo de Boada de Campos
Boada de Campos (Hispanio)
Boada de Campos (Hispanio)
DEC
Boada de Campos
Boada de Campos
Situo de Boada de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boada de Campos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 18 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 4150 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 36 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Sur​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio redakti

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En dokumento de Ordoño la 2-a el 916 jam oni mencias la lokon kiel Boucita.​

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo nun ruinigita kaj forrabita.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti