Bocigas [boZIgas] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco.

Bocigas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47419
Demografio
Loĝantaro 76  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 4° 41′ U (mapo)41.228611111111-4.6811111111111Koordinatoj: 41° 14′ N, 4° 41′ U (mapo) [+]
Alto 773 m [+]
Areo 16,43 km² (1 643 ha) [+]
Bocigas (Provinco Valadolido)
Bocigas (Provinco Valadolido)
DEC
Bocigas
Bocigas
Situo de Bocigas
Bocigas (Hispanio)
Bocigas (Hispanio)
DEC
Bocigas
Bocigas
Situo de Bocigas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bocigas [+]
vdr
Bocigas en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,32 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 80 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 400 el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 50 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Olmedo, Aguasal, Fuente-Olmedo kaj Almenara de Adaja. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti