Boe estas distrikto kaj elektodistrikto de Nauro. Laŭ Paul Hambruch, "boe" signifas "leo".

Lokiĝo de la distrikto

La distrikto Boe troviĝas laŭ la sud-okcidenta bordo de la insulo; ĝi estas banata de la Pacifika Oceano kaj najbaras al la distriktoj Aiwo, Buada kaj Jareno. Ĝi havas loĝantaron de proksimume 800 loĝantoj kaj surfacon de 0,66 km² (per tio ĝi estas la plej malgranda distrikto de la ŝtato).

La elektodistrikto de Boe elektas 2 anojn al la Parlamento de Nauro.