Buada
Buada estas distrikto kaj elektodistrikto de Nauro. Ĝi troviĝas en la interna parto de la insulo kaj najbaras al la distriktoj Nibok, Anibare, Meneng, Jareno, Boe, Aiwo kaj Denigomodu.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/Buada_Lagoon%2C_Nauru_2007.jpg/200px-Buada_Lagoon%2C_Nauru_2007.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Locatie_District_Buada.png/150px-Locatie_District_Buada.png)
Ĝi estas la unika distrikto, kiu ne estas banata de la oceano. Ĝi havas altitudon de 20 metroj super la marnivelo, surfacon de 2,66 km² kaj proksimume 750 loĝantojn.
En la distrikto troviĝas la lago Buada, ĉe kies bordoj troviĝas la loĝejoj de la zono. La fundo de la lago troviĝas sub la marnivelo (-5 metroj).
La elektodistrikto de Buada elektas 2 anojn al la Parlamento de Nauro.