Boișoara (komunumo, Vâlcea)

Boișoara estas komunumo en la nord-oriento de la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Boișoara (la sidejo), Bumbuești kaj Găujani.

Boișoara
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 45° 26′ N, 24° 23′ O (mapo)45.43333333333324.383055555556Koordinatoj: 45° 26′ N, 24° 23′ O (mapo)
Boișoara (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
Boișoara (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
DMS

situo de Boișoara en la distrikto Vâlcea

Map
Alto super maro 584 m
Poŝtkodo 247050
Loĝantaro 1,313 (en 2011; 1.681 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 168755
vdr

Boisoara estis menciita unuafoje en 1451, en la tempo de Vladislav la vojevodo. Ceramikaj arĥeologiaj trovaĵoj pruvas, ke la regiono estis loĝata jam antaŭ 5.000 ĝis 6.000 jaroj.

Tra Boișoara fluas samnoma rivero. La nacia vojo DN7D ligas la komunumon al Câineni, 10 km nord-okcidente, kie pasas DN7 kaj la fervojo inter Podu Olt kaj Piatra-Olt.

Eksteraj ligiloj redakti