Distrikto Vâlcea

distrikto (rumane județ) en Rumanio

Vâlcea [vılĉa] estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 341 861 loĝantoj sur areo de 5 765 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 59 loĝantoj/km².

Distrikto Vâlcea
distrikto
Ĉefurbo Râmnicu Vâlcea
Regiono Valaĥio
mallonge VL
Telefono +40×50...
Areo
 
5 765 km²
(20-a rango)
Loĝantaro 341 861
(stato de 2021, 25-a rango)
Loĝdenso 59/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Najbaroj: oriente: distrikto Argeș; sude: distrikto Olt; sud-okcidente: distrikto Dolj; okcidente: distrikto Gorj; nord-okcidente: distrikto Hunedoara; norde: distrikto Sibiu.

La distrikto havas areon de 5.765 km² kaj loĝantaron de 432.980 (en 2001), do loĝdenson de 75 (en 2002: 413.247 / 72). Ĝi situas sude de Sudaj Karpatoj, ĉe ties trarompejo de rivero Olt. Ĝia ĉefurbo estas Râmnicu Vâlcea.

Listo de la urboj en la distrikto redakti

Aliaj komunumoj kaj vilaĝoj redakti

Geografio redakti

La pejzaĝo de Vâlcea estas regata norde de la Sudaj Karpatoj, aliflanke de kiuj situas Transilvanio (la distrikto Sibiu), kaj ĝenerale de la rivero Olt, kiu trairas ĝin nord-sude kaj en la suda parto konsistigas la orientan limon, al la distrikto Olt. La rivero Olteț trafluas la sud-okcidentan parton de la distrikto kaj enfluas en Olt-on, sed nur en la distrikto Olt.

La distrikto limas al jenaj aliaj rumaniaj distriktoj (de nordo, horloĝsence):

En Olt-on enfluas flankaj riveroj, kiuj kolektas la akvon de la distrikto:

Olt formas proksimume 30 baraĵlagojn, uzatajn por gajni elektran energion.

Transporto redakti

La plej grava natura transportvojo de la distrikto estas la valo de la rivero Olt, la sola rivero trairanta la Sudajn Karpatojn. Ĝi ligas la regionon norden al Transilvanio kaj suden direkte al Danubo. En la valo ekzistas kaj fervojo kaj gravaj ŝoseoj.

Ŝosea transporto redakti

La plej grava ŝosea nodo de la distrikto estas la ĉefurbo Râmnicu Vâlcea. Tie trapasas la eŭropa vojo E81, samtempe la nacia vojo DN7, inter Bukareŝto kaj Nădlac ĉe la limo al Hungario. Norde de Râmnicu Vâlcea ĝi sekvas la valon de Olt al la distrikto Sibiu, sud-orienten ĝi iras tra la montaro al Pitești en la distrikto Argeș.

Ankaŭ sude de Râmnicu Vâlcea ekzistas nacia vojo laŭ Olt, DN64 al Drăgășani kaj Caracal.

DN67 iras de Râmnicu Vâlcea okcidenten al Horezu kaj Târgu Jiu, la ĉefurbo de la distrikto Gorj. De Râmnicu Vâlcea orienten iras DN73C al Curtea de Argeș.

Du pliaj ŝoseoj ne tuŝas la ĉefurbon: DN65C iras de Horezu suden al Craiova, DN67B de Drăgășani okcidenten al Târgu Cărbunești.

Fervoja transporto redakti

La Fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt estas la plej tradicia linio en la distrikto. Ĝi estas duaranga fervojlinio kun la numero 201 kaj ligas la linion inter Sibiu kaj Braŝovo al Piatra-Olt (stacia nomo: Piatra Olt sen streketo). Tie estas konekto al la linio 901 al Bukareŝto.

De la 1980-aj jaroj ekzistas dua fervojlinio en la distrikto Vâlcea, la Fervojlinio Băbeni – Alunu. Ĝi havas la numeron 205 kaj ligas la urbon Băbeni okcidenten kun la vilaĝo Alunu. Estis planite plukonstrui ĝin al Seciurile en la distrikto Gorj kaj tie atingi la linion al Târgu Cărbunești, sed la planoj estis nuligitaj post la Rumana Revolucio de 1989.

En la 1990-aj jaroj dum mallonga tempo funkciis la Fervojlinio Vâlcele – Bujoreni Vâlcea, kiu ligis la valon de Olt al la valo de Argeș (rivero) kaj forte mallongigis la fervojan distancon al Bukareŝto. Sed mankis la rimedoj por vere finkonstrui ĝin, kvankam jam povis trafiki trajnoj. En 1998 la linio estis oficiale fermita, kvankam pro la granda ebla utilo restas planoj iam refunkciigi ĝin.

Aviado redakti

En Vâlcea ne ekzistas flughaveno, kvankam oni foje diskutas pri konstruado de tia.[1] La plej proksimaj flughavenoj estas en Craiova kaj en Sibiu.

Notoj redakti

  1. (2008-05-13) “Râmnicu-Vâlcea Airport”, Curierul de Râmnic (ro) (HTML). Alirita 2015-07-12.. 

Eksteraj ligiloj redakti