Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivereto. Por informoj pri komunumo en la distrikto Vâlcea, vidu la artikolon Pesceana (komunumo, Vâlcea).

Lotru estas rivereto en la rumana distrikto Vâlcea, dekstra alfluanto de Olt. Ĝi fontas en la montaro Munții Parângului (Sudaj Karpatoj) en la komunumo Voineasa kaj atingas Olt-on oriente de la urbo Brezoi. Ĝi havas plurajn fontajn riveretojn, el kiuj oni konsideras Câlcescu-n la plej grava.

Lotru
La baraĵlago Brădișor
rivero
Bazaj informoj
Situo Distrikto Vâlcea (Rumanio)
Longeco 76,6 km
Akvokolekta areo 1 024 km²
Averaĝa trafluo 20 m³/s
Fluo
Fonto Munții Parângului,
- Alteco super marnivelo 1 830 m
- Koordinatoj 45° 23′ 0″ N, 23° 37′ 30″ O (mapo)45.38333333333323.625
Enfluejo al Olt, ĉe Brezoi
- Alteco 298 m
- Koordinatoj 45° 20′ 10″ N, 24° 16′ 30″ O (mapo)45.33611111111124.275
Geografio
Trairataj urboj Obârșia Lotrului, Voineasa, Voineșița, Malaia, Săliștea, Păscoaia, Valea lui Stan, Brezoi
Alfluantoj
- Dekstraj Latorița
Map
Lotru
vdr

Ĝia rivera kodo estas VIII.1.135.[1]

La plej grava flanka rivero de Lotru estas Latorița, kun longo de 29,1 km kaj baseno de 210 km².[1]

De proksime ĉe la fonto ĝis Obârșia Lotrului la nacia vojo DN 67C sekvas la valon de la rivero, ekde tie ĝis la enfluejo la nacia vojo DN 7A, kun interrompo inter la baraĵlago Vidra kaj Voineasa.

Kvar kilometrojn norde de la enfluejo de Lotru en Olt-on estas stacio de la fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt, kiu nomiĝas Lotru laŭ la rivero. Ĝi estas konsiderata la stacio de la urbo Brezoi.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Bazinul hidrografic Olt (rumane) (PDF). Arkivita el la originalo je 2014-07-27. Alirita 2015-07-03.