Brezoi
Brezoi [brezoj] estas urbo en la rumana distrikto Vâlcea. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 5 696 loĝantoj sur areo de Esprima eraro: Mankas operando por round kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de Esprima eraro: Mankas operando por / loĝantoj/km². Ĝi situas 30 km norde de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea sur la suda bordo de la rivero Lotru, kelkajn kilometrojn supre de ties enfluo en riveron Olt. Ĝia teritorio etendiĝas norden ĝis la limo al la distrikto Sibiu, ĉe la pintoj de la Karpatoj.
Brezoi | ||
---|---|---|
kirko en la vilaĝo Proieni de la urbo Brezoi [+]
| ||
Urbo | ||
urbeto en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Vâlcea | |
Situo | 45° 21′ N, 24° 14′ O (mapo)45.3524.233333333333Koordinatoj: 45° 21′ N, 24° 14′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 330 m | |
Poŝtkodo | 245500 | |
Loĝantaro | 5 696 (2021) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 167794 | |
La nacia vojo DN7A ligas ĝin al Voineasa kaj Petroșani okcidente kaj al la nacia vojo DN7 oriente; tie situas ankaŭ la fervoja stacio Lotru de la linio inter Podu Olt kaj Râmnicu Vâlcea.
La urbo administras ankaŭ jenajn vilaĝojn: Călinești, Corbu, Drăgănești, Golotreni, Păscoaia, Proieni, Valea lui Stan kaj Văratica.
Brezoi estis dokumente menciita unue en 1575, kiam la regiono apartenis al la Otomana Imperio. De 1718 ĝis 1739 tie regis Aŭstrio, sed per la paco de Beogrado ĝi estis redonita al Otomanio.
En 1864 Brezoi ricevis la rangon de komunumo, tiun de urbo en la jaro 1968. En tiu jaro estis aktivigita elektra reto, kaj la vojo tra la valo de Lotru estis asfaltita. Kompense la etŝpura fervojo tra la valo estis malaktivigita.
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono