Luncavăț (rivero)

Luncavăț [lunkavəc] estas rivereto en la rumana distrikto Vâlcea, dekstra alfluanto de Olt. Ĝi formiĝas per kunfluo de la riveretoj Valea Curpenei kaj Balota (alinome Pârâul Cumpenelor).

Luncavăț
Luncavăț ĉe Cârstănești
rivero
Bazaj informoj
Situo Distrikto Vâlcea
Longeco 60 km[1]
Akvokolekta areo 249 km²[2]
Averaĝa trafluo 2,48 m³/s
Fluo
Fonto kunfluo de Valea Curpenei kaj Balota
- Koordinatoj 45° 15′ 40″ N, 23° 54′ 8″ O (mapo)45.26111111111123.902222222222
Enfluejo al Olt, ĉe Valea Mare
- Alteco 211 m
- Koordinatoj 44° 54′ 50″ N, 24° 14′ 46″ O (mapo)44.91388888888924.246111111111
Geografio
Trairataj urboj Vaideeni, Horezu, Oteșani, Popești, Șirineasa
Map
Luncavăț
vdr

Laŭ la nacia administrejo "Akvoj de Rumanio" la rivero longas 60 kilometrojn.[1]. Laŭ alia fonto la longo estas 53,3 km.[2] Ĉe Șirineasa estas akvomezura stacio.

Luncavăț komence fluas suden kaj iom post iom turniĝas sud-orienten. Ekde Horezu ĝis Dăești la nacia vojo DN65C sekvas la fluon de la rivero je ĉirkaŭ 20 kilometroj. Ekde tie la valon uzas la fervojlinio Băbeni – Alunu ĝis Valea Mare.

En la supra parto de sia fluo la rivero foje kaŭzas inundojn. En julio 2014 ĝi detruis 200 loĝejojn en la vilaĝeto Atârnați (komunumo Vaideeni).[3]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Sistemul de gospodărire a apelor Vâlcea (rumane) (HTML). Administrația Națională "Apele Române". Arkivita el la originalo je 2016-03-31. Alirita 2015-06-21.
  2. 2,0 2,1 bigman. Caracterizarea apelor de suprafață (rumane) (PDF). Alirita 2015-06-21.
  3. Viitură și în Vâlcea: Râul Luncavăț a ieșit din matcă și a distrus 200 de locuințe (rumane) (HTML). România TV. Alirita 2015-06-21.