Titești (komunumo, Vâlcea)
Titești [titeŝtj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Bratovești, Cucoiu kaj Titești (la sidejo).
Titești | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Vâlcea | ||
Situo | 45° 25′ N, 24° 23′ O (mapo)45.41916666666724.390833333333Koordinatoj: 45° 25′ N, 24° 23′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 592 m | ||
Poŝtkodo | 247492 | ||
Loĝantaro | 898 (en 2011; 1.196 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 174496 | ||
Kun malpli ol 900 loĝantoj Titești je la censo de 2011 estis la plej malgranda komunumo de Vâlcea. Ĝi situas en la Sudaj Karpatoj. Oriente ĝi limas al la distrikto Argeș; ĝia norda ekstremaĵo atingas la limon al la distrikto Sibiu.
Titești estas atingebla per la nacia vojo DN7D, kiu tamen ne havas la kvaliton de moderna longdistanca vojo. Pli grava estas la distrikta vojo DJ 703P, kiu ligas Titești al Racovița kaj tiel rekte al la valo de Olt, sep kilometrojn okcidente.
En Titești troviĝas restaĵoj de romia fortikaĵeto el la 2-a aŭ 3-a jarcento.[1]
Referencoj redakti
- ↑ Obiective turistice (rumane) (HTML). Primăria comunei Titești. Alirita 2015-07-23.