Sutești (komunumo, Vâlcea)
Sutești [suteŝtj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Boroșești, Măzili, Sutești (la sidejo) kaj Verdea.[noto 1]
Sutești | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Vâlcea | ||
Situo | 44° 40′ N, 24° 12′ O (mapo)44.67277777777824.203055555556Koordinatoj: 44° 40′ N, 24° 12′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 174 m | ||
Poŝtkodo | 247670 | ||
Loĝantaro | 2,031 (en 2011; 2.468 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 173597 | ||
Sutești situas nord-okcidente de la urbo Drăgășani ĉe la rivereto Pesceana. Ĝin trapasas la nacia vojo DN67B inter Drăgășani kaj Târgu Cărbunești.
La du-tura ligna preĝejo de Boroșești estas registrita kiel historia monumento kun la numero VL-II-m-B-09679.[1]
Notoj redakti
- ↑ La rumana vikipedio (je 2015-07-22) notas ankaŭ vilaĝon kun la nomo Pietroasa, sed la nacia censo de 2011 ne mencias ĝin.
Referencoj redakti
- ↑ laŭ la rumana vikipedio, 2015-07-22
Eksteraj ligiloj redakti
- Komunuma retejo Arkivigite je 2018-01-04 per la retarkivo Wayback Machine