Târgu Cărbunești

urbo en nuna Rumanio

Târgu Cărbunești [tırgu kərbuneŝtj] estas urbo en la rumana distrikto Gorj. Ĝi administras ankaŭ jenajn vilaĝojn: Blahnița de Jos, Cărbunești-Sat, Cojani, Crețești, Curteana, Floreșteni, Măceșu, Pojogeni, Rogojeni kaj Ștefănești.

Târgu Cărbunești
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Gorj
Alinome Târgul Gilort (iam), Petreștii de Sus (iam)
Situo 44° 58′ N, 23° 31′ O (mapo)44.96972222222223.519722222222Koordinatoj: 44° 58′ N, 23° 31′ O (mapo)
Târgu Cărbunești (Rumanio)
Târgu Cărbunești (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 201 m
Poŝtkodo 215500
Loĝantaro 8,034 (en 2011; 8.699 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 78329
vdr

Tra Târgu Cărbunești pasas la nacia vojo DN67B inter Drăgășani kaj Târgu Jiu. La urbo havas gravan fervojan stacion (kiu nomiĝas simple Cărbunești), kie haltas longdistancaj trajnoj al Arad, Konstanco, Bukareŝto kaj Kluĵo. Tie debranĉiĝas ankaŭ industria fervojo, t. n. karbolinio (linie ale cărbunilor), al Albeni kaj Seciurile.[1]

Historio redakti

Târgu Cărbunești estis unuafoje dokumente menciita en 1480 kiel Târgul Gilort. En 1504 dokumento nomis ĝin Petrești, kaj la nomo Petreștii de Sus estis en uzo ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Tiam ĝin anstataŭis la nuna nomo, kiu aludas la karboindustrion. En 1968 Târgu Cărbunești ricevis la rangon de urbo.

Transporto redakti

La fervojlinio Cărbunești – Seciurile estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 220 kaj ligas la urbon Târgu Cărbunești en la distrikto Gorj kun la samdistrikta vilaĝo Seciurile. La linio servas nur al vartransporto, precipe de karbolignito. Ĝi estas t. n. karbolinio (rumane: linie a cărbunilor).

Famuloj redakti

Notoj redakti

  1. 220: Cărbunești – Albeni – Seciurile (rumane) (HTML). Alirita 2015-06-20.

Eksteraj ligiloj redakti