Victor Martin

Victor MARTIN [viktor martin] (16a de aprilo 1954, Târgu Cărbunești, distrikto Gorj), estas agrikultura inĝeniero, aŭtoro, eldonisto, eseisto, ĵurnalisto, poeto, prozisto kaj verkisto de sciencfikciaj romanoj kaj noveloj. Victor Martin estas membro de la verkista asocio Uniunea Scriitorilor din România.

Victor Martin
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1954 (1954-04-16) (69-jaraĝa)
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en Craiova kaj Cluj-Napoca. Kiel verkisto li debutis en 1975. Li verkis preskaŭ 20 librojn kaj kunlaboris al alia deko.[1]

En Esperanto estis publikigita lia novelo Ĉio en ordo en Beletra Almanako numero 4 en traduko de Ionel Oneţ.[2]
Krome, en La KancerKliniko n-ro 95, julio-aŭgusto-septembro 2000 aperis lia novelo Ĉasado, tradukita de la sama tradukinto. Same en La KancerKliniko, n-ro 171, julio-aŭgusto-septembro 2019 aperis du poemoj liaj.

Referencoj redakti

  1. Beletra Almanako, n-ro 4, Februaro 2009, Novjorko, paĝo 60.
  2. Beletra Almanako, n-ro 4, Februaro 2009, Novjorko, paĝoj 60-68.