Băbeni (Vâlcea)

urbo en nuna Rumanio

Băbeni [bǝbenj] estas urbo en la rumana distrikto Vâlcea. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 7 570 loĝantoj sur areo de 35,70 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 212 loĝantoj/km².

Băbeni
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 44° 58′ N, 24° 14′ O (mapo)44.97083333333324.237222222222Koordinatoj: 44° 58′ N, 24° 14′ O (mapo)
Băbeni (Vâlcea) (Rumanio)
Băbeni (Vâlcea) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 207 m
Poŝtkodo 245100
Loĝantaro 7 570 (2021)
Kodo laŭ SIRUTA 168372
vdr

La urbo administras jenajn vilaĝojn: Bonciu, Capu Dealului, Pădurețu, Români, Tătărani kaj Valea Mare. Ĝi ricevis la rangon de urbo la 27-an de junio 2002 per la leĝo n-ro 429.

Situo redakti

Băbeni situas 18 km sud-okcidente de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea, ambaŭborde de la rivereto Bistrița (Bistrița Vâlceană), iom supre de ties enfluo en la riveron Olt. Tra la urbo pasas la nacia vojo DN64 inter Râmnicu Vâlcea kaj Drăgășani kaj la fervoja linio inter Râmnicu Vâlcea kaj Piatra-Olt. De ĝi debranĉiĝas la fervojlinio Băbeni – Alunu.

Ekonomio redakti

Kvankam Băbeni jam antaŭ sia urbiĝo estis administra centro, ankoraŭ parto de la loĝantaro praktikas agrokulturon kaj bestobredadon. Aliaj prilaboras lignon aŭ ekspluatas naftoputon. La lignon ĝis 1970 alportis etŝpura fervojo de la regiono de Alunu.

Transporto redakti

La Fervojlinio Băbeni – Alunu estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 205 kaj ligas la urbon Băbeni en distrikto Vâlcea kun la samdistrikta vilaĝo Alunu.