Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri fervoja stacio en distrikto Sibiu. Por informoj pri vilaĝo en distrikto Brașov, vidu la artikolon Podu Oltului (Brașov).

Podu Olt (rumane: Ponto Olt) estas fervoja stacio en distrikto Sibiu (Rumanio). Ĝi situas tri kilometrojn oriente de Tălmaciu, 400 metrojn okcidente de rivero Olt, proksime de la fervojaj pontoj kondukantaj al Avrig kaj Turnu Roșu.

Situo de Podu Olt

En Podu Olt disbranĉiĝas la fervoja linio venanta de Sibiu kaj Tălmaciu (okcidente). La precipa branĉo iras nord-orienten al haltejo Sebeș Olt, Avrig, Făgăraș kaj Brașov, la alia suden al Turnu Roșu, Râmnicu Vâlcea, Piatra-Olt kaj Craiova[1]. La fervojoj tra Podu Olt ne estas elektraj. Inter Sibiu kaj Podu Olt la linio estas dutraka; la linioj al Avrig kaj Turnu Roșu estas unutrakaj[2].

Trajnoj inter Brașov kaj Craiova devas inversigi la veturdirekton en Podu Olt kaj dufoje transiri riveron Olt. Tial la stacio estas grava fervoja nodo, kun ses trakoj[3]. IC- kaj IR-trajnoj tamen ordinare ne haltas en Podu Olt. La oficialaj numeroj de la linioj estas:

La liniaj numeroj ne rekte rilatas al la trafikantaj trajnoj. Ekzistas ekzemple rektaj trajnoj inter Piatra-Olt (linio 201) kaj Sibiu (linio 200).

Podu Olt ne estas oficiala setlejo kaj ne havas kodon laŭ SIRUTA. Ĝi situas sur la teritorio de la urbo Tălmaciu, ĉe la distrikta vojo DJ105G, proksime al la debranĉiĝejo de DJ105N. DJ105G oriente de la stacio krucas la fervojon.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Mersul trenurilor (rumane). Mersul trenurilor. Arkivita el la originalo je 2009-11-21. Alirita 2013-01-08.
  2. Laŭ la rumana vikipedio, 2013-03-16
  3. Trenuri in Podu Olt (Trajnoj IR1527 kaj IR1723 veturantaj tra Podu Olt). YouTube (2012-07-29). Alirita 2013-01-08.

Koordinatoj: 45° 39′ 43″ N 24° 17′ 55″ O / 45.66194 °N, 24.29861 °O / 45.66194; 24.29861 (mapo)