Avrig
urbo en nuna Rumanio
Avrig (hungare Felek, germane Freck) estas urbo en la distrikto Sibio (Rumanio). Ĝi situas rande de la Montoj de Făgăraș, je la dekstra bordo de rivero Olt, 35 km de Sibiu. Administre apartenas al ĝi Bradu.
Avrig | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbeto en Rumanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 555200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 12 534 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 94 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 42′ N, 24° 24′ O (mapo)45.70805555555624.4Koordinatoj: 45° 42′ N, 24° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 350 m [+] | ||
Areo | 133,36 km² (13 336 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Loĝantaro
redaktiĜi havis en 1910 3509 loĝantojn (rumanoj, germanoj), en 1992 14965, en 2004 14.259 loĝantojn.
Historio
redaktiAvrig estis dokumente menciita en 1346. La plej grava historia monumento de la urbo estas la Somera Palaco Brukenthal, en 1771 barokstile konstruita kiel somera rezidejo de barono Samuel von Brukenthal, guberniestro de Transilvanio. En la urbo troviĝas ankaŭ du preĝejoj de historia karaktero: evangelia kirko konstruita en la 13-a jarcento kaj fortikigita en la 16-a jarcento, kaj ortodoksa kirko konstruita en la 18-a jarcento.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj
redakti- Romulus Cândea (7/19 de oktobro 1886 – 19-a de januaro 1973, Avrig), historiisto.
- Gheorghe Lazăr (5-a de junio 1779 – Avrig, 17-a de septembro 1823), la fondinto de la rumanlingva klerismo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto Sibiu
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2008-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Avrig
-
La urba blazono