Distrikto Sibiu
distrikto (rumane județ) en Rumanio
(Alidirektita el Sibiu (distrikto))
La distrikto Sibiu [sibiŭ'] (rumane județul Sibiu, hungare Szeben megye, germane Kreis Hermannstadt) situas en la centra Rumanio, en Transilvanio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 388 326 loĝantoj sur areo de 5 432 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 71 loĝantoj/km².
- Ĉefurbo: Sibiu.
- Distrikta kodo laŭ ISO 3166-2:RO: SB.
- Plej grava rivero: Olt
Distrikto Sibiu | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Sibiu |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | SB |
Telefono | +40×69... |
Areo |
5 432 km² (24-a rango) |
Loĝantaro | 388 326 (stato de 2021, 24-a rango) |
Loĝdenso | 71/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Najbaroj: oriente: distrikto Brașov; sud-oriente: distrikto Argeș; sude: distrikto Vâlcea; sud-okcidente: distrikto Hunedoara; okcidente: distrikto Alba; norde: distrikto Mureș.
Urboj redakti
- Sibiu (ger. Hermannstadt, hung. Nagyszeben)
- Mediaș (ger. Mediasch, hung. Medgyes)
- Cisnădie (ger. Heltau, hung. Nagydisznód)
- Avrig (ger. Freck, hung. Felek)
- Agnita (ger. Agnetheln, hung. Szentágota)
- Tălmaciu (ger. Talmesch, hung. Nagytalmács)
- Dumbrăveni (ger. Elisabethstadt, hung. Erzsébetváros)
- Copșa Mică (ger. Kleinkopisch, hung. Kiskapus)
- Ocna Sibiului (ger. Salzburg, hung. Vízakna)
- Biertan (ger. Birthälm, hung. Berethalom)