Bolaños de Campos

Bolaños de Campos [boLAnjos deKAMpos] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.

Bolaños de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47675
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 245  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 5° 17′ U (mapo)42.006388888889-5.2844444444444Koordinatoj: 42° 0′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 708 m [+]
Areo 30,25 km² (3 025 ha) [+]
Bolaños de Campos (Provinco Valadolido)
Bolaños de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Bolaños de Campos
Bolaños de Campos
Situo de Bolaños de Campos
Bolaños de Campos (Hispanio)
Bolaños de Campos (Hispanio)
DEC
Bolaños de Campos
Bolaños de Campos
Situo de Bolaños de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bolaños de Campos [+]
vdr
Bolaños de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Skulptogrupo pri Ploro pro mortinta Kristo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 277 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 73 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Valdunquillo, Villavicencio de los Caballeros, Castroverde de Campos, Villalán de Campos kaj Aguilar de Campos.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo, kie estas valora skulptogrupo pri Ploro pro mortinta Kristo de ĉirkaŭ 1500.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti