Bolnisi estas urbo en Kartvelio, apartenanta al la regiono Kvemo Kartli. La urbo perdis signifan parton de nekartvela loĝantaro post disfalo de Sovetunio, kaj nun en ĝi loĝas ĉ. 10 mil personoj.

Bolnisi
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1100
Demografio
Loĝantaro 8 406  (2023) [+]
Loĝdenso 1 816 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 44° 32′ O (mapo)41.4544.533333333333Koordinatoj: 41° 27′ N, 44° 32′ O (mapo) [+]
Areo 4,63 km² ( 463 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Bolnisi (Kartvelio)
Bolnisi (Kartvelio)
DEC
Bolnisi
Bolnisi
Situo de Bolnisi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bolnisi [+]
vdr

En la loko de la nuna Bolnisi estis fondita germana urbo Katarinenfeld en 1818. En ĝi ekloĝis grupo de germanoj el Ŝvabio. Post la socialisma revolucio la urbon oni renomis Luksemburg, omaĝe al la germana revoluciulino Roza Luksemburg. Tamen en 1944 la urbo ricevis sian nunan nomon, Bolnisi, pro dummilitaj persekutoj kaj perfortaj translokigoj de etnaj germanoj.

En Bolnisi konserviĝis probable la plej malnova kristana preĝejo de Kartvelio – Bolnisis Sioni. Oni supozas, ke la preĝejo estis konstruita en la 4-a jarcento.