Bombardado de Ĉongĉingo dum la Dua Mondmilito

La Bombardado de Ĉongĉingo (en simpligita ĉina skribo: 重庆大轰炸; en tradicia ĉina skribo: 重慶大轟炸, en japana: 重慶爆撃, el 18a de februaro 1938 al 23a de aŭgusto 1943) estis parto de terorisma bomboperaco fare de la Imperia Japana Aerarmeo kaj de Imperia Japana Mararmeo sur la ĉina provizora ĉefurbo Ĉongĉingo, konsentita de la Imperia Generala Stabanaro, en la Pacifika Fronto dum la Dua Mondmilito.

Mapo de la Bombardado de Ĉongĉingo fare de Japanio dum la Dua Mondmilito (Dua japana-ĉina milito).
mortintoj dum homamasa paniko dum Bombardado de Ĉongĉingo en 1941. Foto de Carl Mydans.

Totalo de 268 aeratakoj estis faritaj kontraŭ Ĉongĉingo, pere de pli ol 11,500, ĉefe incendiigaj, bomboj. La celoj estis ple ofte loĝejaj areoj, negocareoj, lernejoj, hospitaloj kaj aliaj ne-militaj celoj. Tiu bombardado probable celis timigi la ĉinan registaron, aŭ kiel parto de la planita invado de Siĉuano.

La rezulto estis pli ol 10 000 civiluloj kiuj mortis, 18 600 konstruaĵoj kiuj estis detruitaj kaj multo de la urbocentro estis damaĝita; de la flanko de japanoj dekduoj da ĉasaviadiloj kaj bombaviadiloj estis forpafitaj.