Bonansa
Bonansa [boNANsa] (Bonansa ankaŭ en ribagorza kataluna)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝia propra lingvo estas la ribagorza kataluna, kaj tiukadre ĝi estas ene de la Aragona Strio.
Bonansa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22486 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 92 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 0° 40′ O (mapo)42.4272222222220.66805555555555Koordinatoj: 42° 26′ N, 0° 40′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 256 m [+] | ||
Areo | 37,291541 km² ( 372 9.1 541 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bonansa [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Ribagorza, nome sur la supra baseno de la rivero Noguera Ribagorzana, kiu estas limo inter Aragono kaj Katalunio.
La municipa ĉefurbo estas en la kerno de Bonansa.
La klimato estas malvarma kun ofta frosto vintre, nome altmontara.
La municipa teritorio limas kun Laspaúles okcidente, Montanuy norde, Pont de Suert oriente, kaj sude kun Beranuy kaj Sopeira.
Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj:
- Bibiles
- Buira
- Cirés
- Espolla
- Gabarret
- Torre de Buira
- Bonansa (municipa ĉefurbo)
La loĝloko Bonansa mem kiel sidejo de la municipo (1 256 msm)[2] estas je 136 km nordoriente de Huesca, ĉe la rojo La Mola, alfluanto de la rivero Baliera, siavice alfluanto de la rivero Noguera Ribagorzana.
Bonansa estas sur la deklivo de monto inter la pirenea akso kaj la montaro Sis. Ĝi estas komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-1605 sude kun Beranuy kaj la valo de la rivero Isábena, kaj oriente kun la apuda limo inter Katalunio kaj Aragono, kaj la nacia ŝoseo N-230, kiu laŭiras ĝin kaj kondukas norden al Francio, kaj nordokcidenten al Laspaúles.
Bibiles estas je apenaŭ 3 km de Bonansa norde, borde de la rivero Baliera. Cirés, Buira kaj La Torre de Buira estas sur deklivaro de la montaro Sis, en la plej orienta zono de la municipo tute ĉe la kataluna loĝloko Pont de Suert, alitia laŭ lokaj ŝoseoj. Espolla kaj Gabarret estas du malgrandaj ruinaj domaroj, senhomaj ekde la rura elmigrado, proksimaj al de Cirés.
Historio
redaktiLa nuna municipo estis rezulto de la kunigo de ĝistiamaj municipoj en la 1960-aj jaroj.
Bibiles estis citita jam en 1405, Buira en 1197, Torre de Buira en 1016.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Bonansa kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 228 loĝantoj (2022).[3]
Aktualo
redaktiLa loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo, forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:
- La urba kerno de Bonanasa mem, kie menciendas la preĝejo de Sankta Koloma de la 18-a jarcento; Ermitejo de Sankta Roĥo de la 13-a jarcento, reformita en la 19-a jarcento; Ermitejo de Sankta Aventino de la 1-a jarcento; domegoj kiel Casa Navarri, de la 16-a jarcento, naskodomo de la politikisto kaj sindikatisto Joaquín Maurín.[4]
- Romanikaj ermitejoj kaj preĝejoj (Bibiles, Buira, Cirés, Torre de Buira).
- Multaj artaĵoj el tiuj konstruaĵoj estas ekspoziciataj en diversaj muzeoj de Aragono kaj Katalunio.
- Naturaj lokoj.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
- ↑ Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
- ↑ INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
- ↑ Bonansa
Bibliografio
redakti- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bonansa en la hispana Vikipedio.