Bonilla de la Sierra

Bonilla de la Sierra [boNIlja delaSJEra] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco.

Bonilla de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05514
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 180  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 32′ N, 5° 16′ U (mapo)40.528888888889-5.2641666666667Koordinatoj: 40° 32′ N, 5° 16′ U (mapo) [+]
Alto 1 089 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bonilla de la Sierra (Provinco Avilo)
Bonilla de la Sierra (Provinco Avilo)
DEC
Bonilla de la Sierra
Bonilla de la Sierra
Situo de Bonilla de la Sierra
Bonilla de la Sierra (Hispanio)
Bonilla de la Sierra (Hispanio)
DEC
Bonilla de la Sierra
Bonilla de la Sierra
Situo de Bonilla de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bonilla de la Sierra [+]
vdr
Bonilla de la Sierra en la provinco Avilo.
Preĝejo de Sankta Marteno.
Preĝejo de Sankta Marteno.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Bonilla de la Sierra, Cabezas, Pajarejos kaj Rivera de Corneja; ĝi okupas totalan areon de 55,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 131 loĝantojn. Ĝi perdis 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 64 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Tórtoles de la Sierra, Mesegar de Corneja, Pascualcobo, Cabezas del Villar, Becedillas, Villanueva del Campillo, Casas del Puerto, San Miguel de Corneja kaj Villafranca de la Sierra. La areo estas Valo de la rivero Corneja [korNEĥa].

Historio redakti

De prahistoriaj epokoj restis du rokaltaroj kun ĉizitaj ŝtuparoj el Neolitiko ĝis Bronzepoko similaj al tiu de Castro de Ulaca. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Bonilla de la Sierra apartenis al la episkopo de Avilo ekde almenaŭ 1224, kaj estis fortikita inter 1312 kaj 1348 fare de la episkopo de Avilo Sancho Blázquez Dávila (1312-1355).

Estante episkopo de Avilo kaj senjoro de Bonilla, Lope de Barrientos (1441-1445), la impona kastelo estis rezidejo de la reĝo Johano la 2-a kaj de lia kortego inter la 16a de Februaro kaj la 27a de Aprilo 1440 kiam estis politika malstabileco rilate al infantoj de Aragono. Ankaŭ Alonso la 1-a de Fonseca, episkopo de Avilo inter 1445 kaj 1454, gastigis en la kastelo de Bonilla la tiam princon Henrikon en Majo 1448 kaj en Decembro 1451. Ankaŭ aliaj episkopoj de Avilo somerumis en Bonilla.

La senjorlando de Bonilla estis formita de la jenaj urbetoj kaj vilaĝoj: Bonilla mem, El Guijo, San Bartolomé de Corneja, Villanueva del Campillo, kaj el 1307 Vadillo de la Sierra (ĉiuj kun kategorio de villas; Serranos de la Torre apartenis al Bonilla sed pasis al Velasco Velázquez kaj poste al la avila pastraro), Santa María de Mesegar, Malpartida de Corneja, Becedillas, Cabezas de Bonilla, Pajarejos kaj Casas del Puerto de Bonilla.

Aktualo redakti

 
Pordego de Piedrahíta en la murego.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

El vidindaĵoj elstaras spektakla preĝejo, la murego (kiu havis kvar pordegojn), la kastelo (12a jarcento, rekonstruita en 14-a kaj 15-a), mezepoka placo (malbeligita per terura moderna pavino) kaj historia kerno.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti