Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bonjang estas projekto de planlingvo kreita de Viktor Medrano en 2003, kiun la aŭtoro deklaras esperantido. Bonjang estas projekto kun influoj de indoneza lingvo, svahila, tagaloga lingvo, oficiala ĉina lingvo kaj Esperanto. La vortprovizo estas markataj de afiksoj je vortkategorioj: substantivoj finiĝas per -ng; adjektivoj per -m; nula sufikso por verboj kaj nombroj. Tiu permesas liberan vortordon.

Oni vidas laŭ la sekva teksta ekzemplo, ke ne estas facile rigardi ĝin kiel esperantidon, nur la deklaro de proponanto ebligas tion.

Citaĵo
 La granda kato ĉasas la malgrandan muson rapide   Ya yotang ginzim umba vampun yo mungkeng kasum 
— Ekzemplo de Bojang

Eksteraj ligiloj redakti