Boops boops

Boops boops estas malgranda fiŝo en la familio Sparedoj (ordo Perkoformaj). Ĝi loĝas en la orienta parto de Atlantiko, kaj en la Mediteranea kaj Nigra Maroj. La nomo (kaj genra kaj specia) venis el la greka "βόωψ", signifanta "bovokulo"; tiu nomo kaj plej multaj etnaj nomoj de la fiŝeto aludas al ĝiaj relative grandaj okuloj.

Boops boops en sitelo
Boops-oj vendataj en Turkio