Borĝ El Kiffan
Borĝ El Kiffan, laŭ arabe 'برج الكيفان' estas urbego, antaŭurbo de la ĉefurbo Alĝero en norda Alĝerio en Provinco Alĝero.
Borĝ El Kiffan | |||
---|---|---|---|
komunumo de Alĝerio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 16411 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 45′ N, 3° 11′ O (mapo)36.753.183333Koordinatoj: 36° 45′ N, 3° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 32 m [+] | ||
Areo | 21,69 km² (2 169 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bordj El Kiffan [+] | |||
Demografio
redaktiGeografio
redaktiBorĝ El Kiffan kuŝas laŭ Mediteraneo 32 m super la marnivelo. Alĝero troviĝas 13, Borĝ Bu Areriĝ 159, Oran 362 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiEn 1556 paŝao Mohamed Takarli konstruis fortikaĵon por malhelpi eblajn invadojn, sed ĝi estis finkonstruita en 1581 fare de alia paŝao. En 1850 la loko franciĝis sub nomo Fort-de-l'Eau, samtempe komunumo formiĝis. De 1908 la marbordo iĝis favorata somera celloko. La franca regado daŭris ĝis 1962, poste la loknomo ŝanĝiĝis al la hodiaŭa nomo. Poluo de urbigo kaj industriigo kun kloakaĵoj malpliigis la statuson kaj la strando ne estis populara ekde la 1970-aj jaroj.
Ekonomio
redaktiEkonomio de Borĝ El Kiffan plejparte rilatas al la turismo. Ofte oni povas vidi restoraciojn, hotelojn kaj vendejegojn.
Trafiko
redaktiBorĝ El Kiffan havas fervojan kontakton, eĉ tramo servas la urbon laŭlonge de 8 km. Nature ankaŭ bonaj vojoj servas, precipe al la proksim ĉefurbo. Ĝuste internacia flughaveno de Alĝero funkcias apud Borĝ El Kiffan.
Klimato
redaktiBorĝ El Kiffan situas en mediteranea klimato (Csa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 670 mm. La jara temperaturo estas 18 °C.
Fontoj
redakti- WikiTrans