Boris Grabovskij

sovetia inĝeniero de ukraina deveno kiu inventis plene elektronikan televidilon

Boris Pavloviĉ Grabovskij (ukraine: Бори́с Па́влович Грабо́вський, Boris Pavloviĉ Hrabovskij, ruse preskaŭ same Борис Павлович Грабовский, sole la litero "ь" estas diferenco, naskiĝis la 26-an de majo 1901, mortis la 13-an de januaro 1966) estis sovetia inĝeniero de ukraina deveno kiu inventis unuan plene elektronikan televidilon (vidbenda elsenda tubo kaj videoricevilo) kiu estis montrita en 1928 en Taŝkento. En 1925, unu el la pioniroj de televido Boris Rosing konsilis kaj helpis lin en Samara peti pri patento (eldonita sub No 5592) de plene elektronika televidilo nomita Telefot. Boris estas la filo de la ukraina poeto Pavlo Grabovskij.

Boris Grabovskij
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1901 (1901-05-26)
en Tobolsko
Morto 13-an de januaro 1966 (1966-01-13) (64-jaraĝa)
en Biŝkeko
Tombo Biŝkeko
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Nuntempe tiu principo de televida figurado estas uzita preskaŭ en ĉiuj modernaj katodo-radio tuboj. Historiisto kaj etnografo Boris Golender en sia filma prelego priskribis pri tiu evento[1]. Tiu dato de pruvo de la plene elektronika televidilo estas la plej frua konata ĝis nun. Malgraŭ tiu fakto, la plejparto de la modernaj historiistoj konsideras Vladimir Zvorikin[2] kaj Philo Taylor Farnsworth[3] kiel inventistoj de la unua plene elektronika televidilo. En 1964 la kontribuo farita al la evoluo de frua televido de Boris Grabovskij estis oficiale agnoskita de la Registaro kaj al li estis premiita prestiĝa grado Estiminda Inventinto de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko.

Referencoj redakti