Boriska Halász
HALÁSZ Boriska (hala:s) estis rumania hungara bibliotekistino, medicinhistoriistino naskita en Marosvásárhely la 25-an de januaro 1908 kaj mortinta en Târgu Mureș la 19-an de majo 1987. Ŝi estis la filino de sociologo, esperantisto József Halász.
Boriska Halász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1908 |
Morto | 19-an de majo 1987 (79-jara) en Târgu Mureș |
Familio | |
Patro | József Halász |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
KarieroRedakti
Boriska Halász diplomiĝis pri filozofio-historio en la Universitato Bolyai de Kluĵo (1953). Ŝi partoprenis en la 20-aj jaroj la laboristmovadon. Pli poste reveninte el deportado, ŝi fariĝis bibliotekistino de OGYI kaj kunlaborantino de la katedro pri medicinhistorio, direktorino de la Regiona Biblioteko, de 1954 rubrikestrino de la ĵurnalo Vörös Zászló.
VerkoRedakti
- A marosvásárhelyi Kórház történetéből, studaĵo (Orvosi Szemle 1957/1).