Botelkesto estas senkovrila kesto kun aĵuraj flankoj en kiu oni stokas botelojn. La mezuroj plejofte estas normigitaj. Pro la normigo diversaj tipoj estas stapleblaj. Antaŭe oni faris ĝin el ligno nuntempe plejofte el plasto. Plej ofte oni uas ilin por bierboteloj aŭ por refreŝigaj trinkaĵoj. Pli multekostaj trinkaĵoj, ekzemple likvoroj, vino ktp., postulas aŭ kartonajn skatolojn por pli malmultaj boteloj aŭ eĉ unuopajn, duopajn aŭ triopajn ujojn.

Botelkesto por bierboteloj.

En Kanado 24 kaj 12 estas uzataj por paroli pri botelkestoj laŭ la nombro de boteloj en kestoj kiujn oni povas trovi en tiuj kestoj.