Bramber estas vilaĝo de West Sussex, Anglio, proksime al la urbo Steyning. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 750 loĝantojn.

Parto de la kastelaj ruinoj de Bramber

En 1070 konstruiĝis normanda kastelo, kies ruinoj dominas la vilaĝon, kaj kiu ĉirkaŭiĝis de ankoraŭ-videbla fosaĵo. La vilaĝa preĝejo estis tiu de la kastelo. Alia vizitindaĵo estas la Domo de Sankta Maria, konstruita dum la malfrua 15-a jarcento kiel gastejo por pilgrimoj kaj por monaĥoj kiuj kolektis pagojn de tiuj kiuj uzis la vilaĝan ponton.

Dum la mezepoko apud Bramber situis monaĥinejo kaj hospitalo por lepruloj.