Steyning estas malgranda urbo en Sussex, Anglio. Laŭ la 2001-a censo, ĝi enhavas ĉ. 2800 loĝantojn.

Steyning
urbeto • civila paroĥo • Kampurbo
Administrado
Poŝtkodo BN44
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 53′ N, 0° 20′ U (mapo)50.8868-0.3279Koordinatoj: 50° 53′ N, 0° 20′ U (mapo) [+]
Areo 15,74 km² (1 574 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Steyning (Britio)
Steyning (Britio)
DEC
Steyning
Steyning
Situo de Steyning

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Steyning [+]
vdr
Antikvaj konstrauĵoj en Steyning
Verŝajna tombŝtono de Aethelwulf, reĝo de Wessex

En 858 Aethelwulf (Wessex) entombiĝis ĉe Steyning, sed poste lia kadavro estis translokigata al Winchester.

Dum la anglosaksa epoko Steyning iĝis grava haveno, kaj estis reĝa monfarejo. Eduardo la Konfesanto donis la urbon al la normanda abatejo de Fécamp, sed en 1052 Godvino (Wessex) forpelis la normandajn monaĥojn kaj forprenis Steyning por li mem. Antaŭ ol invadi Anglion, Vilhelmo la Konkerinto ĵuris ke li redonos la urbon al la abatejo de Fécamp, kaj tion li ja faris. Tamen sekvis disputo kun Vilhelmo de Braose, lordo de la najbara kastelo de Bramber. La monaĥoj verkis falsajn dokumentojn kaj, post tuttaga proceso, sukcese gajnis siajn celojn: Vilhelmo de Braose devis cedi plurajn rajtojn kaj aranĝi la translokigon de la mortintoj de Bramber al la tombejo de Steyning.

Dum la 14-a jarcento la Rivero Adur, kiu fluas tra Steyning, eksiltiĝis kaj la prospero de Steyning ege malpliiĝis.

Steyning estis la lasta angla urbo kie sorĉistino ŝtiparumiĝis.

La aktoro Laurence Olivier loĝis en Steyning, kie li mortis en 1989.