Brazila Katolika Esperanto-Renkontiĝo

Brazila Katolika Esperanto-Renkontiĝo estis okazita cele organizi kaj plivastigi la agon de BEKO (Brazila Esperantista Katolika Organizo). Kunsidis, en la urbo Sorocaba, subŝtato São Paulo, dum la 7-a de decembro 2002, grupo de esperantistoj, plejmulto da ili rom-katolikoj.

La kunsido komenciĝis per Patro Nia kiu preĝis ĉiuj partoprenantoj. S-ro Manoel Blaz deklamis al la partoprenantoj la poemon de Zamenhof La vojo. Ankaŭ li parolis pri unu el temoj de lasta Universala Kongreso pri Indiĝenaj Dialogoj. Daŭrigante, S-ro Marcos Pimenta parolis pri la graveco de la interreto al la diskonigado de Esperanto tra katolikoj. Post tio oni fermis la unuan parton de la renkonto. Vespere, oni daŭrigis la renkonton komencante kun la parolado de S-ro Leysester Flores. Li diris pri katolikaj iloj kiuj li nun uzas por disvastigi Esperanton.

S-ro Marciano Schaeffer proponis projekton por prezenti la Internacian Lingvon Esperanton al la diocezana seminario en Brazilo ekkomencante per laboro de tiuj kiuj estas pli proksimaj de BEKO. Ankaŭ S-ro Eluizio Bueno, parolis pri daŭrigada neceso da eldonado de la Brazila Katoliko Esperanto Bulteno, kiu en tiu jaro havis 3000 ekzemplerojn. Tiu bulteno estas grava al la Esperanta Katolika Movado.

La kunsido finis kun plano da projekto por diskonigo de Esperanto inter brazilaj katolikoj, inkludante la episkopojn, sacerdotojn, diakonojn, seminarianojn kaj ĉiujn laikojn en Brazilo. Ankaŭ oni decidis daŭri la nunan disseman laboron, atingante especiale la komunikajn katolikajn mediojn.