Brazila jalapo[1], Merremia tuberosa, estas specio de grimpoplanto apartenanta al la familio de Konvolvulacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Merremia tuberosa

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskula planto Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Konvolvulacoj Convolvulaceae
Tribo: Merremieae
Genro: Merremia
Specio: M. tuberosa
Merremia tuberosa
(L.) Rendle
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Aspekto de la planto
Detalo

Priskribo redakti

Brazila jalapo estas plurjara liano kun herbaj tigoj direkte al la apekso, lignecaj en la bazo, nedecidaj, glataj. La folioj estas ĝenerale 7-lobaj, foje preskaŭ ĝis la bazo, larĝe ovalaj ĝis rondetaj, 8–15 cm longaj kaj larĝaj; loboj lancetformaj ĝis elipsaj, akuminataj, kompletaj, glataj. Cume kunmetitaj infloreskoj, malofte izolaj floroj; sepaloj malsimilaj, la eksteraj longformaj, 25–30 mm longaj, obtuzaj, pintohavaj, la internaj pli malgrandaj, 12–20 mm longaj, akraj; korolo 5–6 cm longa, glata, flava. Fruktoj neregule dehiskaj, subglobaj, 30–35 mm larĝaj; semoj ovoformaj, kun densaj kaj mallongaj haroj, parte glabraj kaj nigraj.[2]

Etimologio redakti

Merremia estas genronomo donita honore al la germana naturisto Blasius Merrem (1761–1824)[3] dum tuberosa estas latina epiteto kiu signifas "tubera" (kun bulbo aŭ tubero).[4]

Taksonomia klasifikado redakti

Merremia tuberosa estis priskribita de (L.) Rendle kaj eldonita en Flora of Tropical Africa 4 (2): 104. 1906 [1905][2]

Sinonimoj
  • Batatas tuberosa (L.) Bojer
  • Convolvulus gossypiifolius Kunth
  • Convolvulus kentrocaulos Steud. ex Choisy
  • Convolvulus tuberosus (L.) Spreng.
  • Ipomoea nuda Peter
  • Ipomoea tuberosa L.
  • Operculina tuberosa (L.) Meisn.[5][6]

Disvastigado redakti

Ĝi estas rara specio trovebla en ĝenitaj lokoj en altecoj de 0–1200 m; Floras Nov- Mar, Fruktiĝas Dec - Majo en Usono (Florido) en Sudameriko, ankaŭ en Antiloj; enkondukita en la malnovan mondon, ofte kultivata.

Referencoj redakti

  1. Laŭ NPIV
  2. 2,0 2,1 Merremia tuberosa. Tropicos.org. Missouri Botanical Garden. Alirita 25-a de julio 2015.
  3. Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen 1. Auflage, Birkhäuser Verlag 1976. ISBN 978-3-7643-0755-4
  4. En Epítetos Botánicos
  5. Merremia tuberosa. The Plant List. Arkivita el la originalo je 2021-03-04. Alirita 25-a de julio 2015.
  6. Merremia tuberosa. Royal Botanic Gardens, Kew: World Checklist of Selected Plant Families.

Eksteraj ligiloj kaj noto redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Merremia tuberosa en la hispana Vikipedio.