Brea de Aragón

municipo en Zaragozo

Brea de Aragón [BREa dearaGON] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Brea de Aragón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50246
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 522  (2023) [+]
Loĝdenso 114 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 1° 36′ U (mapo)41.5242688-1.6007204Koordinatoj: 41° 31′ N, 1° 36′ U (mapo) [+]
Alto 553 m [+]
Areo 13,375557 km² ( 133 7.5 557 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Brea de Aragón (Provinco Zaragozo)
Brea de Aragón (Provinco Zaragozo)
DEC
Brea de Aragón
Brea de Aragón
Situo de Brea de Aragón
Brea de Aragón (Hispanio)
Brea de Aragón (Hispanio)
DEC
Brea de Aragón
Brea de Aragón
Situo de Brea de Aragón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brea de Aragón [+]
vdr

Geografio redakti

 
Arko Tripería.

Brea de Aragón estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Aranda, kie ĝi estas sude de Mesones de Isuela, oriente de Illueca kaj norde de Sestrica.

La loĝloko Brea de Aragón mem estas je 86 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 553 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Aranda ĉe la montaroj Virgen kaj Nava Alta. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1503 laŭ kiu ĝi estas apuda Illueca nordokcidente kaj Morés sudoriente. La plej proksima loĝloko estas Illueca.

Historio redakti

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kiuj dediĉis sin al industrio de tanado. Komence de la 19-a jarcento, la malfacilo eksporti felojn al ekstero pro la Milito de Hispana Sendependigo, rezultis en ŝanĝo de la orientigo de la industrio, nun al fabrikado de ŝuoj. En 1930 ekzistis 32 atelieroj en la loko, kaj ankoraŭ restas iom de la iama industrio.​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed ne tiom en Brea de Aragón kie oni restis ĉirkaŭ la 2 000 loĝantoj ĝis la 21-a jarcento kiam oni iomete malaltiĝis ĝis nunaj 1 559 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), ŝuindustrio kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la malfrugotika preĝejo de Sankta Ana de la 16-a jarcento, du ermitejoj, la Muzeo pri Ŝuoj kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti