Brilianto estas diamanto aŭ alia juvelo, tranĉita partikulare montrante multajn facetojn por havi eksterordinaran brilon. Ĝia formo similas al tiu de konuso kaj havigas meksimuman revenon de lumo en la supra parto de la diamanto.

Brilianto de diamanto jam muntita sur ringo.

Laŭ PIV Brilianto estas Diamanto kun aparta tajlo (du horizontalaj plataĵoj kunigitaj per facetoj) k brilpovo.[1]

Laŭ Francisko Azorín Brilianto estas simple Facetita diamanto.[2] Li indikas etimologion el latina brilleus el berilo (brilŝtono, berilo).[3]

La moderna ronda brilianto konsistas de 58 facetoj (aŭ 57 se la kuleto ekskludiĝas); 33 sur la krono* (la supra duono super la mezo aŭ talizono* de la ŝtono) kaj 25 sur la paviliono* (la malsupra duono sub la talizono). Dum lastatempaj jardekoj, plej multaj talizonoj estas facetitaj. Multaj talizonoj havas 32, 64, 80, aŭ 96 facetoj; tiuj ĉi facetoj nombriĝas en la tuto. Dum la faceta nombro estas norma, la efektivaj proporcioj (krona alteco kaj angulo, paviliona profundeco, k.t.p.) ne universale konsentiĝas. Oni povas paroli pri la Usona tranĉaĵo aŭ la Skandinavia Normo (Scan. D.N.) por doni nur du ekzemploj.

En socio kaj ĉefe pro propagando farita el holivudaj filmoj, donaci ringon kun brilianto estas plej taŭga maniero per kiu viro petu geedziĝon al virino. Eĉ necesas partikulara ceremonio proponi ĝin surgenue ene de skatolo malfermota de ŝi.

En ekonomio kaj politiko, la industrio tajli diamantojn estas grava sektoro de ekonomio ekzemple en kelkaj urboj de Flandrio kaj Nederlando, konektita kun importado de diamantoj ekzemple el afrikaj landoj.

Notoj redakti

  1. PIV, [1] Alirita la 5an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 40.
  3. Azorín, samloke.