Bronzo estas la plej populara metalo por gisitaj metal-skulptaĵoj; gizita bronza skulptaĵo aŭ "bronzostatuo" estas ofte nomita plej simple kiel "bronzaĵo" aŭ eĉ "bronzo".

La venka atleto (ĉ. 310 a.K.), estas rara, kontraŭakva konservita bronza skulptaĵo el antikva Grekio.
Benina bronzo de virina kapo.
Bronzaj pordoj de la Baptejo de Florenco (Lorenzo Ghiberti, 1401-22)

Oftaj bronz-alojoj havas la nekutiman kaj dezirindan trajton disetendiĝi iomete ĵus antaŭ ol solidiĝo, tiel plenigante la plej bonajn detalojn de muldilo. Poste kiam la bronzo malvarmetiĝas, ĝi ŝrumpas iomete, faciligante al apartado for de la muldilo.[1] Ilia forto kaj manko de rompiĝemo (muldebleco) estas avantaĝo kiam oni kreas agantajn figurojn, aparte kiam komparite kun diversaj tipoj de ceramiko aŭ ŝtonoj (vidu ekzemple artikolon marmora skulptaĵo por pluraj ekzemploj). Tiuj kvalitoj permesas la kreadon de plilongigitaj figuroj, kiel ĉe Jeté, aŭ de figuroj kiuj havas malgrandajn sekcojn en sia subteno, kiel ekzemple la surĉevala statuo Rikardo la Leonkora.[2]

Sed la valoro de la bronzo por uzoj krom farado de statuoj estas malavantaĝa al la konservado de skulptaĵoj; malmultaj grandaj antikvaj bronzaĵoj estis pluvivintaj, kaj multaj estis refanditaj por produkti armilojn aŭ municion en militaj tempoj aŭ por krei novajn skulptaĵojn festantajn la venkintojn, dum multe pli da ŝtono kaj ceramikaj verkoj venis tra la jarcentoj, eĉ se nur en fragmentoj. Tiel lastatempe ĝis almenaŭ 2007 pluraj vivgrandaj bronzaj skulptaĵoj de John Waddell estis ŝtelitaj, verŝajne pro la valoro de la metalo el kiu la verko estis fandita.[3]

Referencoj redakti

  1. Savage, George, ‘’A Concise History of Bronzes’’, Frederick A. Praeger, Inc. Publishers, New York, 1968 p. 17
  2. Caleb Hornbostel, Construction Materials: Types, Uses and Applications, Second Edition (New York: John Wiley & Sons, 1991) p. 175.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-24. Alirita 2014-12-22.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti