Bronza statuo de Ĉollima

Statuo de Ĉollima en Pjongjango

La Bronza statuo de Ĉollima (koree 천리마동상) estis konstruita en 1961. Ĝi estas 170 m alta (la bronza statuo mem: 14 m).

Ĉollima signifas «ĉevalo 1000 liojn rapida», rakontoj pri tiu rapidega ĉevalo estas komunaj por mitaro de ĉiuj orient-aziaj popoloj. Sur la bronza ĉevalo sidas du junuloj, la viro mane portas leteron al Korea Laborista Partio kaj la virino portas garbon da rizo. Statuo de Ĉollima reprezentas Ĉollima-movadon, rapidan rekonstruon de la Korea Popol-Demokratia Respubliko post la detrua Korea milito (1950-1953).

Vidu ankaŭRedakti