Broteo

(Alidirektita el Broteaso)

Broteo - (helene Βροτέας, latine Broteas) estis en la helena mitologio filo de la frigia reĝo Tantalo.

Broteo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Eble sama Broteas
Sekso vira
Patro Tantalo
Patrino Euryanassa
Infanoj Tantalus
vdr

Liaj gefratoj estis Pelopso kaj Niobo. El tiu malbonfama familio oni scias plej malmulte pri li. Onidire li estis abomene malbela, fanatika ĉasisto. Ĉar li rifuzadis pruvi honoron al la diino Artemiso, ŝi punis lin per frenezeco.

Frenezita Broteo kriis, ke neniu flamo povas difekti lin. Li ĵetis sin sur stakon de brulantaj ŝtipoj kaj brulmortigis sin. Alia versio sciigas, ke li memmortigis sin pro sia malbeleco, ĉar li abomenis al ĉiuj.

Tamen li havis filon kaj heredonton, kiun li laŭ la avo nomis Tantalo.

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Broteás