Brouk kaj Babka (magazeno)

Tiu ĉi artikolo temas pri konstruaĵo, pri firmao de la sama nomo, legu en Brouk&Babka.

La magazeno de firmao Brouk kaj Babka (prononcu Broŭk kaj Babka) en Moravia Ostrava estis konstruita en la jaro 1928 kiel la plej moderna magazeno en reto de magazenoj de firmao Brouk&Babka. La projekton proponis arkitekto Karel Kotas, kiu estas en Ostrava konata ankaŭ pro aliaj signifaj konstruaĵoj el tiu tempo. La konstruaĵo de Domo de libroj Librex tiel fariĝis la unua funkcionalisma konstruaĵo en Ostrava kaj tial ĝi estis enskribita en liston de nemovigeblaj memorigaĵoj de Ĉeĥio.

Brouk kaj Babka
domo
Bazaj datoj
Konstrustilo moderna arkitekturo vd
Lando Ĉeĥio vd
Situo Moravia Ostrava
Adreso Smetanovo nám. 222/8
Situanta sur Smetanovo náměstí (Ostrava)
Situo
Geografia situo 49° 49′ 55″ N, 18° 17′ 24″ O (mapo)49.83218.2899Koordinatoj: 49° 49′ 55″ N, 18° 17′ 24″ O (mapo)
Brouk kaj Babka (Ĉeĥio)
Brouk kaj Babka (Ĉeĥio)
DEC
Brouk kaj Babka
Brouk kaj Babka
Situo de Brouk kaj Babka
Map
Brouk kaj Babka
vdr
La magazeno de firmao Brouk kaj Babka
Interno
Interno

Realigado de la konstruaĵo redakti

Jam pase de la konstruado aperis problemoj kun suba akvo (la konstruaĵo situas sur loko de eksa mueleja kanalo), okazis plimultekostigo de la tuta konstruaĵo kaj tial la projekto de Karel Kotas ne estis realigita tute laŭ liaj imagoj. Tio rilatis precipe al materialoj uzitaj sur fasado de la konstruaĵo.

Post sia malfermo la magazeno Brouk&Babka fariĝis tre sukcesa kaj tial jam post ok jaroj estis tegmentita salono, trairanta tra ĉiuj etaĝoj, finita per vintrita tegmento. Motivo estis postuloj por pli granda magazena areo. Sed memorigantoj asertas, ke la vintrigado okazis post memmortigo de virino, kiu saltis ĝuste en tiun ĉi salonon. La konstruaĵo pro tio parte perdis sian originan manuskripton de Kotas kaj precipe tralumigecon.

La konstruaĵo dum la dua mondmilito redakti

La 29-an de aŭgusto 1944 dum ega flugatako de usonanoj kontraŭ Ostrava la magazeno estis trafita per flugbombo, kiu ja ne eksplodis, sed detruis la suprajn du etaĝojn. Post la milito oni prikonsideris pri deŝirigo de la konstruaĵo, sed fine estis farita el financaj kaŭzoj nur dumtempa riparo, kiu senigis la konstruaĵon de la sesa etaĝo kaj de la travirtita tegmento. La kvina etaĝo esdtis ŝanĝigita en kancelariajn kaj deponspacojn.

Post la jaro 1945 redakti

Post naciigo en 1945 la magazeno estis alinomita je Ostravanka (Ostravanino). Administris ĝin ŝtata entrepreno Oděvy kaj la magazeno trairis ankoraŭ tra kelke da rekonstruoj (1960 kaj 1974), kiuj fine absolute subpremis ties originalecon kaj la devenan harmonion.

Nuntempo redakti

Post la jaro 1989, kiam la magazeno transiris en privatajn manojn, ĝi estis eluzata nur parte. En 2001 la konstruaĵon akiris firmao Librex, kiu ĉi tie decidiĝius konstrui la plej grandan vendejdomon kun libroj en Ĉeĥio.

La rekonstruo estis komencita la 1-an de aprilo 2001. Dum la rekonstruado estis denove renovigitaj la salono kaj multaj aliaj elementoj el la origina projekto de Karel Kotas. La alikonstruo estis gvidita de klopodo alproksimigi la internon kiel eble al la origina funkcionalisma stilo kaj samtempe enporti en ĝin la plej modernajn elementojn tiel, por ke ĝi taŭgu al pretendemaj postuloj de la nuntempaj klientoj. La Domo de libro Librex estis oficiale malfermita por la publiko unuafoje la 5-an de septembro 2001. La firmao Librex akiris prezon Domo de la jaro 2001 donata de Magistrato de urbo Ostrava por tiu ĉi rekonstruo.

Post la jaroj de nedigna "rekonstruado" tiel ekde la jaro 2001 ĝi denove servas al la publiko, ĉifoje kiel la plej granda ĉeĥa librovendejo. Per sia emfazo al kulturaj kaj sociaj agadoj okazataj ĉi tie por la plej vasta publiko la Domo de libro Librex envicigis inter signifaj kulturaj institutoj de la urbo kaj ties renovigo estas digna daŭrigo de tiu ĉi rimarkinda konstruaĵo.

Datoj el la historio de konstruaĵo redakti

  • 1928: konstruo de la konstruaĵo
  • 1931: tegado de interfenestraj pilieroj per opalina vitro
  • 1936: tegmentita interna salono
  • 1939: adapto laŭ propono de arkitektoj Kolář kaj Rubý
  • 1944: trafo de flugbombo detruas la suprajn du etaĝojn
  • 1945: naciigo de la konstruaĵo, alinomigo je Ostravanka
  • 1960: ĝenerala riparo de la konstruaĵo ensumiganta novajn sofitojn kaj internojn
  • 1974: definitiva "brutala reguligo de fasadoj" [1] kaj finigo de degradigo de la aspekto de konstruaĵo per novaj jeklaj plenigaĵoj
  • 1990: la objekto privatigita
  • 2001: la objekton akiras firmao Librex, la suma rekonstruo de la konstruaĵo
  • la 5-a de oktobro 2001: la konstruaĵo servas kiel Domo de libro Librex

Referencoj redakti

  1. Goryczková, Naďa: Notoj al historiaj evoluo kaj renovigo de magazeno Brouk kaj Babka. Ostrava. Sborník Státního památkového ústavu v Ostravě 2001

Eksteraj ligiloj redakti