La Bruna emuvostulo (Dromaeocercus brunneus) estas specio de la Megaluredoj iam enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi estas foje konsiderata kiel ununura membro de la genro Dromaeocercus aŭ de Emuvostuloj kaj foje unu el la du unikaj, se oni aldonas duan specion. Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Madagaskaro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝ estas minacata pro habitatoperdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna emuvostulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Dromaeocercus
Specio: 'D. brunneus'
Dromaeocercus brunneus
(Sharpe, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio troviĝas en montaraj pluvarbaroj, kie ĝi manĝas malgrandajn insektojn proksime de la grundo inter densa marĉa herbeca kreskaĵaro, kaj plej ofte kuras anstataŭ flugi (Morris kaj Hawkins 1998). Kvankam ĝi estas tre timida kaj kaŝema specio malfacile detektebla, ĝi estas tre komuna en taŭga habitato en la altituda gamo inter 800-2,500 m (Morris kaj Hawkins 1998). Senarbarigo, ĉefe pro vivtena agrikulturo kaj komerca lignoproduktado, povas kaŭzi la rapidan malpliigon de la populacio estontece.

Ĝi estas malgranda kaj kun ruĝecaj supraj partoj, pli pala gorĝo, kun grizaj orelkovriloj kaj rimarkinda longega barbeca vosto, kiu estas ofte subtenata tre fermita. El la Madagaskara nesilo, Nesillas typica, ĝi diferenciĝas pro pli ruĝeca koloro, preskaŭ senbarba vosto, grizaj orelkovriloj kaj malgrando. La Griza emuvostulo, Dromaeocercus seebohmi, ne ĉeestas en arbaroj sed en apudaj marĉoj, estas pli strieca, ĉefe surdorse, kaj malpli ruĝeca.

Tiu specio troviĝas en densa humida subkreskaĵaro de montararbaroj, ofte en valoj de akvorezervejoj, kie ĝi rampas surgrunde kiel muso; tiu impreso estas tre plifortigita de la tre fermita vosto. La kanto, laŭta "tuuuu-ĉŭiŭiŭiŭi" aŭ "ŭi-ĉeĉeĉeĉeĉe", estas tre distinga.

Referencoj redakti