La Bruna falkoBerigoro (Falco berigora), estas rabobirdo membro de la genro de falkoj kaj familio de Falkedoj, troviĝanta en la plej sekaj regionoj de Aŭstralio. Ties latina scienca nomo por la specio berigora kaj alternativa komuna nomo devenas el aborigena nomo por la birdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna falko
Bruna falko
Bruna falko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. berigora
Falco berigora
(Vigors & Horsfield, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Bruna falko uzata por falkado en Tasmanio

La flug- kaj ĉas-metodoj de la Bruna falko diferencas markate el tiuj de aliaj falkoj. Kaj flugilfrapoj kaj flugo estas relative malrapidaj. Ĝi estas kutime vidata senmova ripoze aŭ fluganta, alternative flugilfrape kaj glite per flugiloj tenitaj laŭ neprofunda formo de litero "V". Ĝi foje ŝvebas neefike, ĉefe dum ventaj tagoj, sed ĝi havas kapablon ŝvebi je grandaj altoj.

Tiu aŭstralazia birdo ne ĉasas sian predon dumfluge. Ties ĉefa metodo serĉi manĝon estas sidi senmove sur alta ripozejo kia mortinta branĉo en arbo aŭ elektra fosto. Ĝi ekfalas sur sian predon kaj kaptas ĝin per siaj ungoj. La Bruna falko ankaŭ serĉas predon dum glitado kaj flugado.

Aspekto redakti

Plenkreskuloj estas kutime 10 cm al 20 cm longaj. Ili povas troviĝi en hela aŭ malhelaj formoj kaj vario de intermezaj. Animaloj tipe havas ruĝecbrunajn kapojn kun mallarĝaj nigraj strioj kun hela krono kaj blankeca mentono. Flugiloj havas ruĝbrunajn punktojn kun malhelbrunaj tigoj. Bekoj estas hele blu/grizaj, okuloj estas brunaj. La falkoj faras laŭtan klukan alvokon elsendatan ofte.

Reproduktado kaj vivejo redakti

Brunaj falkoj reproduktiĝas el junio al novembro kutime en malnova nesto de alia specio kutime de akcipitro; ili foje nestas en neprofunda interbranĉo de arbo. La ino demetas 2-5 ovojn kiuj havas ruĝajn kaj brunajn punktojn kaj makuletojn.

Brunaj falkoj troviĝas en Aŭstralio. Pli malhelaj formoj troviĝas kutime en aridaj areoj; tio ne kongruas kun la disputata Regulo de Gloger. La Brunaj falkoj estis vidataj ankaŭ en Nov-Gvineo.

Dieto redakti

La Bruna falko manĝas malgrandajn mamulojn, inklude dommusojn kaj junajn kuniklojn. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn birdojn, lacertojn, serpentojn kaj varion de senvertebruloj ĉefe raŭpoj, akridoj, griloj kaj skaraboj. Insektoj formas la kernon de la dieto de la falkoj vintre kaj ili ofte ĉasas la insektojn surgrunde.

Bildaro redakti

Literaturo redakti