Brunhilde Flasch-Hellwig

Brunhilde FLASCH-HELLWIG (antaŭ la edziniĝo Brunhild Hellwig, naskiĝis la 15-an de marto 1896 en Suczawa, tiam Bukovino, mortis en 19-a de majo 1965) estis aŭstra doktoriĝinta esperantistino kaj sciencistino, kiu dum multaj jaroj estis profesorino en la mineralogia instituto de la Universitato de Vieno. Ekde 1928 ŝi estis membro de la ŝtata ekzamena komisiono por Esperanto. Multajn jarojn ŝi funkciis kiel kunlaboranto de la gazeto Aŭstria Esperantisto kaj dum ties ekzisto ĝis la Dua Mondmilito ankaŭ de la bulteno AKLE-Informoj, krome publikigis originalajn poemojn kaj tradukaĵojn.

Post la Dua Mondmilito ŝi estis ano de Ekzamena Komisiono de AEF.

Eksteraj ligiloj redakti