Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Brunni-Glaĉero (germane: Brunnigletscher kaj sur kelkaj mapoj ankaŭ Brunnifirn) estas glaĉero en la Oberalpmasivo plene sur teritorio de Kantono Urio, ĉe la limo al Kantono Grizono. La glaĉero havas longecon de 3,05 km, ĝia meza larĝeco estas 1,2 km, kaj ĝi havas surfacon de proksimume 2,94 km.

Brunni-Glaĉero
Brunni-Glaĉero en Julio 1972
glaĉero
Geografia situo CH1903: 701719 / 177643 (mapo)46.7422222222228.7697222222222Koordinatoj: 46° 45′ N, 8° 46′ O; CH1903: 701719 / 177643 (mapo)
Brunni-Glaĉero (Svislando)
Brunni-Glaĉero (Svislando)
DEC
Brunni-Glaĉero
Brunni-Glaĉero
Map
Brunni-Glaĉero
Estiĝloko Oberalpstock
Longeco 3,05 km
Larĝeco 1,2 km
Areo 2,94 km²
Glacikvanto 0,3 km³
Elfluanto(j) Brunnibach
ChärstelenbachReuss
Jara retiriĝo/kresko 20 m retiriĝo en 2006
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

La glaĉero estiĝas en alteco de 3000 m s.m. sudoriente sub la pinto de la monto Oberalpstock (3160 m s.m.) kaj ĉe la Stremhörner. Sude la glaĉeron flankigas Piz Auolt (3027 m s. m.) kaj la Brunni-Kresto. Je la suda flanko de Oberalpstock naskiĝas la malgranda glaĉero Stalden-Glaĉero (germane StaldenfirnStaldengletscher), kiu estas norde kaj sude de Oberalpstock ligita kun Brunni-Glaĉero. Oberalpstock do estas nunatako same kiel la montopinto Piz Tgietschen, kiun ĉirkaŭas duonan kilometron oriente de Oberalpstock la du brakoj de la Brunni-Glaĉero. Nuntempe la glaĉero finiĝas supre de la Brunni-valo kaj 500 m oriente de la Cavardiras-Kabano. Sed ankoraŭ en la jaro 1972, kiam la foto supre estis farita la glaĉero havis du langojn unu norden, kiu atingis kiel videblas sur la foto preskaŭ la grundon de la Brunni-Valo, kaj alian kiu trafluis la Cavardiras-Pasejon. La elfluanto de la glaĉero estas la rivero Brunnibach kiu alfluas en Hinterpalm la riveron Chärstelenbach, kiu post trafluo de la valo Maderaner-Valo siavice en Amsteg alfluas la riveron Reuss.

Eksteraj ligiloj redakti