Brunventra stepkoko

La Brunventra stepkoko estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj. Gi estas sidlokema kaj nomada specio kiu gamas el norda kaj centra Afriko kaj orienten ĝis okcidenta kaj suda Azio. Estas ses agnoskitaj subspecioj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunventra stepkoko
Masklo
Masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles
Specio: Brunventra stepkoko Pterocles exustus
Temminck, 1825
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunventra stepkoko estas sekse dimorfa laŭ koloro de plumaro kaj varias en ĝenerala plumarkoloraro inter la ses subspecioj.[2]:215

Disvastiĝo

redakti

Ili troviĝas en sekegaj, arbustaj regionoj oftaj en centra kaj norda Afriko kaj suda Azio. Tiu ĉi specio pli precize loĝas en Afriko en larĝa subsahara zono pli larĝa oriente el rivero Nilo ĝis Kenjo, en Azio en suda Saŭdarabio, kaj el Mezoriento ĝis Barato. Kvankam ili loĝas en tre varma klimato, ili multege rilatas al akvo kaj ĉiutage venas al akvejoj trinki eĉ se ili estas 50 mejlojn for.[3]

Aspekto

redakti
 
Masklo

Temas pri mezgranda birdo 31 cm longa kun pezo de 140 ĝis 240 g la ino kaj 170 ĝis 290 g la masklo. Kiel ecoj, kiuj diferencigas la specion de aliaj pterokledoj, en vosto estas centraj pulmoj tre longaj kaj ventro kaj subflugiloj estas malhelbrunaj.

La masklo estas ĉefe sablokolora kun brustostrio tre nigra kun blanka pli mallarĝa strio supre. La ino estas pli strieca en krono, kolo kaj dorso kaj iom pli malgranda ol la masklo. Junuloj estas similaj al inoj, sed eĉ pli striecaj en supraj partoj kaj sen longaj centraj vostoplumoj. La okuloj estas nigraj kaj la okulringoj flavaj; la beko estas bluecaj. La kruroj estas plumokovritaj, brune supre kaj blanka malsupre.

Kutimoj

redakti

Ili manĝas semojn aŭ herberojn eĉ en terkulturejoj mateniĝe kaj krepuske kaj trinkas en frua mateniĝo kaj foje krepuske.

Ili estas monogamaj. La nesto estas nuda engrunda truo, kie la ino demetas tri kamuflajn ovojn sablokolorajn kun brunaj markoj. Ambaŭ gepatroj kovas, la masklo dumnokte.

Referencoj

redakti
  1. Gouraud, C., Frahnert, S., Gamauf, A., & van der Mije, S. (2016). "Review of the type series of Pterocles exustus Temminck, 1825 (Aves, Pterocliformes, Pteroclidae) and designation of a lectotype." Zookeys, 580, 145-152. doi: 10.3897/zookeys.580.7892
  2. Khil, Leander; Boetzel, Michael; Geburzi, Jonas C.; Trobitz, Manfred; Werner, Michael; Weinrich, Christoph & Zegula, Thorsten (Aprilo 2012). "Rediscovery of Chestnut-bellied Sandgrouse in Egypt in March 2012" (PDF). Dutch Birding. 34: 213–218.
  3. GRID-Arendal. (2015). Chestnut-bellied Sandgrouse (Pterocles exustus), Amboseli National Park, Kenya. (2015). Retrieved from https://www.grida.no/resources/2320

Eksteraj ligiloj

redakti

Bestoĝardeno de Saint Louis Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj

redakti