Bruselaj Muzeoj de Ekstrema Oriento

muzeo en Belgio

La Bruselaj Muzeoj de Ekstrema Oriento - france Musées d’Extrême-Orient de Bruxelles, nederlande Brusselse Musea van het Verre Oosten, {{lang-de|Brüsseler Fernost-Museen} estas parto de la Reĝaj Muzeoj de Arto kaj de Historio (france Musées royaux d'art et d'histoire, nederlande Koninklijke Musea voor Kunst en Geschiedenis, germane Königliche Museen für Kunst und Geschichte) kaj situas en la urboparto Laken de Bruselo.

Bruselaj Muzeoj de Ekstrema Oriento
muzeo
Lando Belgio vd
Situo Bruselo
Adreso Van Praetlaan 44
Poŝtkodo 1020
Posedanto Reĝaj Muzeoj pri Arto kaj Historio vd
Estiĝo 1921
Koordinatoj 50° 53′ 38″ N, 4° 21′ 36″ O (mapo)50.8938724.360091Koordinatoj: 50° 53′ 38″ N, 4° 21′ 36″ O (mapo)
Bruselaj Muzeoj de Ekstrema Oriento (Bruselo)
Bruselaj Muzeoj de Ekstrema Oriento (Bruselo)
DEC
Bruselaj Muzeoj de Ekstrema Oriento
Bruselaj Muzeoj de Ekstrema Oriento
Situo de Bruselaj Muzeoj de Ekstrema Oriento
Map
Bruselaj Muzeoj de Ekstrema Oriento
Retpaĝo http://www.kmkg-mrah.be/museums-far-east
vdr

La muzeoj de Ekstrema Oriento konsistas el tri konstruaĵoj, arkitekte elstaraj en la arkitekturo de Bruselo: La Turo Japana (Tour Japonaise/Japanse Toren/Japanischer Turm), la Paviliono Ĉina (Pavillon Chinois/Chinees Paviljoen/Chinesischer Pavillon) kaj la Muzeo de Arto Japana (Musée d’Art japonais/Museum voor Japanse Kunst/Museum für Japanische Kunst) - ĉiuj tri konstruaĵoj atestas pri la fascino de la eŭropanoj por la kulturo de Ĉinio kaj de Japanio komence de la 20-a jarcento, de kie pluraj elementaj artaj havis fortan influon aparte al la eŭropa arta stilo nomata secesio, aŭ france Art nouveau (do "arto nova").

Tiuj konstruaĵoj, miksaĵoj de teknikoj lokaj kaj de elementoj enportitaj el Azio, konstruiĝis sur areo de la reĝa palaco de Laken - la japana turo ankoraŭ nun estas parto de la fermita parko de la reĝa palaco, dum la aliaj du eroj estas dividitaj de la parko per strato, kaj dumtage deekstere estas libere alireblaj. Ili estis starigitaj laŭ instigo de la belga reĝo Leopoldo la 2-a, kiu havis la projekton konstrui tutan avenuon plenan je monumentaj reprezentaj de malsamaj ekzotikaj stiloj.

Eksteraj ligiloj redakti